Se ha denunciado esta presentación.
Utilizamos tu perfil de LinkedIn y tus datos de actividad para personalizar los anuncios y mostrarte publicidad más relevante. Puedes cambiar tus preferencias de publicidad en cualquier momento.

La Amsterdama Katedro post kvin jaroj: nuntempaj vojoj al Interlingvistiko

83 visualizaciones

Publicado el

Prezentita la 5an de Majo 2019 en la Triopa Kongreso en Malago, Hispanio.

Publicado en: Educación
  • Sé el primero en comentar

  • Sé el primero en recomendar esto

La Amsterdama Katedro post kvin jaroj: nuntempaj vojoj al Interlingvistiko

  1. 1. Augusta Taurinorum La Amsterdama Katedro post kvin jaroj: nuntempaj vojoj al Interlingvistiko Federico Gobbo (Amsterdamo / Torino) ⟨F.Gobbo@uva.nl;federico.gobbo@unito.it⟩ 5 Majo 2019 Hispana Esperanto-Kongreso Malago 1/ 22 cbea 2019 F Gobbo
  2. 2. 1. Kio estas Interlingvistiko? La 20-a jarcento
  3. 3. Originoj de Interlingvistiko 1879 Publikigo de Volapuko, la unua funkcianta internacia helplingvo 1887 Publikigo de Esperanto. Pionira periodo de la Movado. 1903 Publikigo de Latino sine Flexione de Giuseppe Peano. 1906 René de Saussure esperantistiĝas en Ĝenevo (2-a UK). Ferdinand de Saussure instruas kurson pri lingvistiko 1908 Publikigo de Ido fare de Louis Couturat. René de Saussure per la plumnomo ‘Antido” defendas Esperanton, kaj pledas por ĝia scienca studo. 1911 Jules Meysmans, belga esploristo, esperantisto, stenografisto, inventas la vorton ‘interlingvistiko’. 1922 Publikigo de Occidental de Edgard de Wahl, nova rivalo. 1925 Memorandum de Edward Sapir pri la problemo de la I.L. 1928 Publikigo de Novial de Otto Jespersen. 1931 Otto Jespersen lanĉas alvokon por interlingvistiko. 3/ 22 cbea 2019 F Gobbo
  4. 4. La klasika difino de Interlingvistiko A new science is developing, Interlinguistics – that branch of the science of language which deals with the structure and basic ideas of all languages with the view to the establishing of a norm for interlanguages, i.e. auxiliary languages destined for oral and written use between people who cannot make themselves understood by means of their mother tongues. Mia esperantigo: [ Nova scienco disvolviĝas nun, nome Interlingvistiko – tiu branĉo de la lingvoscienco kies koncerno estas la strukturo kaj la bazaj ideoj de ĉiuj lingvoj por firmigi normon por interlingvoj, t.e. helplingvoj destinitaj al parola kaj skriba uzoj inter homoj kiuj ne povas komprenigi inter si per siaj propraj denaskaj lingvoj. ] Otto Jespersen (1931) 4/ 22 cbea 2019 F Gobbo
  5. 5. Interlingvistiko, la malortodoksa branĉo de lingvistiko ■ Dume, ĝenerala lingvistiko firmiĝas kiel scienco kiu ĉefe priskribas lingvostrukturojn, sub influo de strukturismo de Ferdinand de Saussure □ Interlingvistiko estas branĉo de aplika lingvistiko, sed malmultaj fakuloj aŭskultas la alvokon de Jespersen. □ Intertempe, la Esperanto-Movado estis sufiĉe solida kaj disvastigita. Kial serĉi rivalon kiam Esperanto jam funkcias? ■ La klasika periodo de interlingvistiko finiĝas per la publikigo de Interlingua fare de IALA, post la forpaso de la fondinto Alice Morris, t.e. en 1951. ■ Post 1951, klaras, ke Esperanto estas la venkinto de la Interlingvistikaj Militoj: neniu serioza rivalo emerĝis poste. 5/ 22 cbea 2019 F Gobbo
  6. 6. Interlingvistiko, reinventita 1959 Einar I. Haugen, norvegdevena usona lingvisto, inventas la esprimon lingvoplanado, ĉar strukturismo ne plu sufiĉas por kompreni kompleksajn lingvosituaciojn, kiel tiun de la norvega. 1968 Valter Pauli interpretas interlingvistikon kiel branĉon de lingvoplanado por ne perdi la interlingvistikan konaron antaŭ la dua mondmilito. 6/ 22 cbea 2019 F Gobbo
  7. 7. La klasika difino de lingvoplanado LP [language planning] is the methodical activity of regulating and improving existing languages or creating new common regional, national or international languages. LP comprises all spheres of the oral and written form of the language: phonology, morphology, syntax, lexicology (vocabulary) and orthography. Mia esperantigo: [ Lingvoplanado estas laŭmetoda agado reguligi kaj plibonigi ekzistajn lingvojn aŭ krei novajn komunajn regionajn, naciajn aŭ internaciajn lingvojn. Lingvoplanado inkluzivas ĉiujn areojn de parola kaj skriba formoj de lingvo: fonologio, morfologio, sintakso, leksikologio (vortprovizo) kaj ortografio. ] Valter Pauli (1968:27) 7/ 22 cbea 2019 F Gobbo
  8. 8. La falsa dikotomio naturo kontraŭ artefariteco Schuchardt maintained as early as in 1904 that all artificial languages are more or less natural, and the natural languages are more or less artificial. Jespersen reiterated the same in 1929. This means that the difference between a “natural” and “artificial” language is only one of degree, i.e. in all ethnic languages there occur arbitrarily created elements. Mia esperantigo: [ [Hugo] Schuchardt asertis jam frutempe en 1904, ke ĉiuj artefaritaj lingvoj estas plimalpli naturaj, kaj, ke ĉiuj naturaj lingvoj estas plimalpli artefaritaj. Jespersen reasertis tion en 1929. Tio signifas, ke la diverseco inter “natura” kaj “artefarita” lingvo estas nur laŭgrada, t.e. en ĉiuj etnolingvoj estas arbitre elpensitaj elementoj. ] Valter Pauli (1968:22) 8/ 22 cbea 2019 F Gobbo
  9. 9. Artefariteco, la peza heritaĵo de Louis Couturat En esperantistaj rondoj, oni memoras la nomon de Louis Couturat pro la tielnomata Ido-skismo; sed la franca filozofo kaj matematikisto tre influis interlingvistikon; indas mencii, ke li firmigis rilaton kun filozofio, per la dikotomio aprioraj kontraŭ aposterioraj artefaritaj lingvoj, en influa volumego publikigita en 1903. ■ aprioraj lingvoj fakte ne estas lingvoj, sed filozofaj sistemoj por laŭmetode katalogi la konaron, simile al enciklopedioj, kiel ekzemple Real Characters de John Wilkins (1666), kiuj pretendis esti “universalaj”. ■ aposterioraj lingvoj estas elpensitaj lingvoj kiel Esperanto kaj la rivaloj kiuj sekvis. ■ miksitaj lingvoj estas esence Volapuko kaj ĝiaj reformoj. 9/ 22 cbea 2019 F Gobbo
  10. 10. 2. Kio estas Esperantologio? La 20-a jarcento
  11. 11. Esperantologio kiel ĉefa parto de Interlingvistiko Serĉante malpejorativan difinon por Esperanto (kaj la rivaloj) kiu evitu akuzojn pri artefariteco, Eugen Wüster, aŭstra inĝeniero, fondinto de terminologio kaj de esperantologio mem, en 1931 proponis germane la terminon Plansprache, planlingvo. Post Wüster, Detlev Blanke, la plej grava interlingvisto de la dua duono de la pasinta jarcento, proponis la sekvan difinon (1987: 343): a language consciously created by an individual or group of people, in accordance with defined criteria, with the goal of facilitating international linguistic communication Mia esperantigo: [ lingvo konscie elpensita fare de individuo aŭ grupo, laŭ difinitaj kriterioj, kun la celo faciligi internacian lingvan komunikadon. ] Interlingvistiko iĝas la studo pri la ĝeneralaj principoj malantaŭ planlingvoj. 11/ 22 cbea 2019 F Gobbo
  12. 12. 3. Krizo de Interlingvistiko Rande de la fino de la 20-a jarcento
  13. 13. Faktoroj kiuj kontribuis al la krizo de Interlingvistiko ■ Malkutima uzo de la samrangula reviziado-sistemo. Ekde la unuaj jaroj de la 21-a jarcento, ĉiuj fakoj ekadoptas la duoblan blindan reviziado-sistemon, ne nur matematik-bazajn fakojn (“malmolaj sciencoj”) sed ankaŭ liter-bazajn (“molaj sciencoj”, humanistiko). Interlingvistoj tradicie malofte sekvis tiun sistemon kaj do rezultojn oni simple neglektas. ■ Publikigo en nekutimaj kanaloj. Bedaŭrinde interlingvistikaj esplorrezultoj tradicie ofte aperis nur per amatoraj kanaloj, ofte analogaj (t.e. malbitaj) kaj do oni ne trovas ilin per la kutimaj interretaj kanaloj – ekzemple, Google Scholar. ■ Psikologia rezisto al publikigi rezultojn en la angla. Ekde la unuaj jaroj de la 21-a jarcento la angligo de la universitatoj kaj esplorinstitucioj ekrapidiĝis. Multaj interlingvistoj simple refuzis publikigi rezultojn en la angla, kaj do la dissemado de la rezultoj estis malgranda. ■ Fakto: la reto de fakuloj malgrandis mondskale.
  14. 14. 4. La Nova Interlingvistiko Ŝancoj por la 21-a jarcento
  15. 15. Fakto: la reto de fakuloj malgrandas mondskale ■ Poznano (Pollando), tradicia interlingvistiko por esperantofonoj – gvidas Ilona Koutny ■ Princetono (Usono), Judismo kaj esperantismo, lingvopolitiko de la scienco – gvidas Esther Schor kaj Michael D. Gordin ■ San Diego (Kalifornio, Usono), holivudaj lingvoj kaj interlingvistiko – gvidas Grant Goodall; ■ Lepsiko (Germanio), kie Esperanto estas rilatigita al la angla kiel lingvafrankao – gvidas Sabine Fiedler; ■ Parmo (Italio) kulturaj kaj beletraj aspektoj de Esperanto kiel kvazaŭ-minoritato, aparte kompare al signolingvoj – gvidas Davide Astori ■ Amsterdamo (Nederlando), kie oni atentis al sintakso – gvidis Wim Jansen ■ Amsterdamo/Torino (Nederlando/Italio), kie oni atentas al la socilingvistika vivanteco de la lingvo, t.e. kio pripensas la parolantoj kaj kial, kaj kie lokigi Esperanton en la Nova interlingvistiko – gvidas mi
  16. 16. Holivudaj lingvoj eksplodas en la 21-a jarcento 1984 publikigo de la klingona fare de Marc Okrand por la tria filmo de la Startreka universo; 2009 publikigo de la navia fare de Paul Frommer por la filmo Avataro; 2009 publikigo de la dotraka fare de David J. Peterson por la televidserio La Ludo de la Tronoj. 2017 aperas Netfliks-serio de Startreko (Discovery) kun multaj dialogoj en la klingona kaj ĉiuj subtekstoj en la klingona. 16/ 22 cbea 2019 F Gobbo
  17. 17. Kiu estas la ĉefa diferenco inter etno- kaj planlingvoj? norma (skriba) variaĵo lingvoplanado kontinuo de lingva variaĵo (parola) lingvouzo ■ Etnolingvoj definiĝas unue per parola lingvouzo, poste lingvoplanado komenciĝas per skribado de la lingvo mem. ■ Planlingvoj definiĝas unue el skriba normo anstataŭ parola lingvouzo – alia escepto estas signolingvoj, kiujn kompreneble oni ne parolas sed signas. 17/ 22 cbea 2019 F Gobbo
  18. 18. Kio do estas finfine planlingvo? ■ Planlingvoj estas ekstrema studkazo de lingvoplanado ■ Planlingvoj utilas por kompreni la meĥanismojn de lingvoplanado ■ Planlingvoj nenecese celas internacian komunikadon ■ Planlingvoj finfine komenciĝas per strukturiga procezo de ununura homo (ekz Zamenhof, Schleyer, Couturat, Okrand, Peterson) ■ Konstruo de stabila komunumo estas la plej granda kaj grava defio, kiun nur malmultaj lingvoprojektoj sukcesas atingi – kaj neniu je tiel bona nivelo kiel Esperanto! ■ Ekzistas sekretaj planlingvoj, t.e. kiam planlingva aŭtoro uzas tekstojn de la lingvo sen publikigi gramatikon kaj vortaron 18/ 22 cbea 2019 F Gobbo
  19. 19. Konsekvencoj de ĉi tiu difino 1. Interlingvistiko (scienco de la planlingvoj) iĝas parto de lingvoplanado, ĉefe rilate al minoritataj lingvoj 2. Interlingvistiko povas rilatigi kun beletra kritiko, ĉefe kadre de la ĝenroj sciencfikcio kaj fantasto – kaj en emerĝa fako ‘artesplorado’ 3. Interlingvistiko ĉesas esti benediktana konservo de la vestiĝoj de ia glora paseo, por fine diri ion interesan en la nuntempo 4. Socilingvistiko kaj rilataj fakoj kiel antropologio kaj lingvopolitiko finfine ekstudas la plej grandan valoraĵon de Esperanto: ĝian parolantaron (ekz, krom mi, Fiedler, Stria, Moreira Fians, Caligaris) 5. Esperanto-kulturo ekinteresas ne nur Esperanto-parolantojn sed ankaŭ eksterajn fakulojn, estante unika fenomeno en la homaro 19/ 22 cbea 2019 F Gobbo
  20. 20. Diagramo pri planlingvoj (Gobbo 2017) komunikcelaj esprimcelaj publikajsekretaj Esperanto Latino sine Flexione Ido Basic English Novial Volapuko (19-a jc.) Interlingua Interslavic Loĵbano Dotraka Klingona Tolkienaj (21-a jc.) Volapuko (20-a jc.) Navia Tolkienaj (20-a jc) Europanto
  21. 21. Miaj ĉefaj esplordemandoj pri esperantologio ■ Kiel Esperantlingvaj familioj pritraktas la miton de Paĉjo Kristnasko / Avo Frosto / Sankta Nikolao? ■ Kian multlingvismon praktikas la esperantistoj? Ĉu apartajn valorojn? ■ Kiun rolon povas ludi Esperanto en la debato pri lingva justeco? ■ Kiu speco de homgrupo estas la esperantistoj? Ĉu lingva minoritato? ■ Kion Esperanto povas diri al historia lingvistiko, alivorte kiel ŝanĝiĝis Esperanto tratempe kompare kun etnolingvoj? ■ Ĉu Zamenhofa Homaranismo estas ankoraŭ aktuala post 100 jaroj ekde lia forpaso? Jeskaze, kiugrade? ■ Ĉu Esperanto povas porti iun avantaĝon en la kampo de Artefarita Inteligento, kaj aparte en Per-Aŭtomata Tradukado? ■ Ĉu ekzistas subkulturoj en Esperantujo? Analizo de komiksarto. 21/ 22 cbea 2019 F Gobbo
  22. 22. Dankon pro via atento! Demandoj? Komentoj? Vi rajtas sendi retmesaĝon ankaŭ poste: ⟨F.Gobbo@uva.nl⟩ Mia persona retejo, Esperanta sekcio pri mia faka agado: https://federicogobbo.name/eo/ 22/ 22 cbea 2019 F Gobbo

×